ബൈബിൾ

 

Levitiko 27

പഠനം

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,

3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.

4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.

5 Kaj se tio estos agxulo de kvin jaroj gxis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.

6 Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.

7 Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.

8 Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

9 Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam cxio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.

10 Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.

11 Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaux la pastro;

12 kaj la pastro taksos gxin, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel taksos la pastro, tiel gxi estu.

13 Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.

14 Se iu dedicxos sian domon kiel sanktajxon al la Eternulo, tiam la pastro gxin taksu, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel la pastro gxin taksos, tiel gxi restu.

15 Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.

16 Se el sia posedata kampo iu dedicxos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al gxia semitajxo:pro semitajxo en la kvanto de hxomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da argxento.

17 Se de jubilea jaro li dedicxas sian kampon, tiam la afero restu laux via taksado.

18 Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.

19 Se la dedicxinto volos elacxeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laux via taksado, kaj gxi restos lia.

20 Sed se li ne elacxetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam gxi ne estos plu elacxetebla.

21 Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.

22 Kaj se iu dedicxos al la Eternulo kampon, kiun li acxetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedajxo,

23 tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.

24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.

25 CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.

26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.

27 Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.

28 Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo.

29 CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.

30 CXiu dekonajxo el la tero, el la semitajxo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; gxi estas sanktajxo de la Eternulo.

31 Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon.

32 Kaj cxiu dekono el la bovoj kaj sxafoj, el cxio, kio pasas sub la bastono de pasxtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.

33 Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj.

34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

   

ബൈബിൾ

 

Levitiko 5

പഠനം

   

1 Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;

2 aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;

3 aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;

4 aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:

5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;

6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.

7 Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.

8 Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;

9 kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.

10 Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

11 Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas propeka ofero.

12 Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

13 Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.

16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:

18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

19 GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.