ബൈബിൾ

 

Deuteronomio 33

പഠനം

   

1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

3 Vere Li amas la popolojn; CXiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaux Viaj piedoj, Por auxskulti Viajn vortojn.

4 Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.

5 Kaj li farigxis regxo en Jesxurun, Kiam kunvenis la cxefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.

6 Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

7 Kaj cxi tion pri Jehuda li diris: Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.

8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

11 Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.

12 Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li; Li protektas lin cxiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

13 Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la cxielo, per roso, Kaj per la profundajxo, kusxanta malsupre,

14 Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,

15 Kaj per la plejbonajxoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,

16 Kaj per la donoj de la tero kaj de gxia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetajxo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.

17 Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

18 Kaj pri Zebulun li diris: GXoju, Zebulun, cxe via eliro; Kaj Isahxar, en viaj tendoj.

19 La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbucxas oferojn de justeco; CXar ili nutras sin per la ricxajxo de la maro, Kaj per trezoroj, kasxitaj en la sablo.

20 Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kusxas, Kaj li dissxiras brakon kune kun la verto.

21 Li elrigardis al si komencajxon, CXar tie la legxdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la cxefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.

22 Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Basxan.

23 Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.

24 Kaj pri Asxer li diris: Benita inter la filoj estas Asxer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;

25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.

29 Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.

   

ബൈബിൾ

 

Eliro 23

പഠനം

   

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.

3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.

5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.

7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;

11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

13 Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.

14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.

15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

18 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.

19 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

22 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.

25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

27 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

28 Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.

29 Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.

30 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

33 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.