ბიბლია

 

Eliro 34

Სწავლა

   

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.

2 Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj starigxu antaux Mi tie sur la pinto de la monto.

3 Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaux neniu montrigxu sur la tuta monto; ecx sxafo aux bovo ne pasxtigxu antaux tiu monto.

4 Kaj li skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo levigxis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du sxtonajn tabelojn.

5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo, kaj Moseo starigxis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.

6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;

7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

8 Kaj rapide Moseo klinigxis gxis la tero kaj faris adoron.

9 Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

10 Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

11 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.

12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;

13 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.

14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.

15 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,

16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.

17 Diojn fanditajn ne faru al vi.

18 La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

19 CXio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; cxiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aux sxafo.

20 Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.

21 Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.

22 Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.

23 Tri fojojn en la jaro cxiuj viaj virseksuloj aperu antaux la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.

24 CXar Mi forpelos gentojn antaux vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montrigxi antaux la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

25 Ne bucxversxu sur fermentintajxon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti gxis mateno la ofero de la festo de Pasko.

26 La komencajxon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

27 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu al vi cxi tiujn vortojn, cxar laux cxi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.

30 Kaj Aaron kaj cxiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la hauxto de lia vizagxo lumradias; kaj ili timis alproksimigxi al li.

31 Sed Moseo vokis ilin, kaj returnigxis al li Aaron kaj cxiuj cxefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.

32 Poste alproksimigxis cxiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili cxion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.

33 Kiam Moseo cxesis paroli al ili, li metis sur sian vizagxon kovrotukon.

34 Kiam Moseo venadis antaux la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon gxis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.

35 Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.

   

ბიბლია

 

Juĝistoj 8

Სწავლა

   

1 Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

2 Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.

5 Kaj li diris al la logxantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn de Midjan.

6 Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

7 Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al gxiaj logxantoj tion saman; kaj la logxantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la logxantoj de Sukot.

9 Kaj li diris ankaux al la logxantoj de Penuel jene:Kiam mi revenos felicxe, mi detruos cxi tiun turon.

10 Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

11 Kaj Gideon iris laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdangxera.

12 Kaj Zebahx kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebahxon kaj Calmunan, la du regxojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.

13 Kaj revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de HXeres.

14 Kaj li kaptis junulon el la logxantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj gxiajn plejagxulojn, sepdek sep homojn.

15 Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

16 Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.

17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la logxantojn de la urbo.

18 Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.

19 Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

20 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.

21 Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

23 Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

24 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.

25 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.

26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo.

28 Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

29 Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.

30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

31 Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

32 Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

34 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.

35 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.