Bible

 

Zeechaarja 5

Studie

   

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulajxon.

2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj.

3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi.

4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

5 La angxelo, kiu parolis kun mi, elpasxis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.

6 Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.

7 Kaj jen levigxis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.

8 Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li jxetis sxin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li jxetis la plumban mason.

9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.

10 Mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon?

11 Li respondis al mi:Por konstrui por gxi domon en la lando SXinar; kiam cxio estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.

   

Bible

 

Genezo 10

Studie

   

1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: SXem, HXam, kaj Jafet. Kaj naskigxis al ili filoj post la diluvo.

2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras.

3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz kaj Rifat kaj Togarma.

4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim.

5 De cxi tiuj dissemigxis la insuloj da popoloj en siaj landoj, cxiu laux sia lingvo, laux siaj gentoj kaj nacioj.

6 Kaj la filoj de HXam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.

7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan.

8 Kaj Kusx naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.

9 Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo.

10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando SXinar.

11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,

12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo).

13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuhxidojn

14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.

15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,

16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgasxidoj

17 kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj

18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la HXamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis.

19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa.

20 Tio estas la filoj de HXam laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.

21 Naskigxis infanoj ankaux al SXem, la patro de cxiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.

22 La filoj de SXem: Elam kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram.

23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj HXul kaj Geter kaj Masx.

24 Kaj al Arpahxsxad naskigxis SXelahx, kaj al SXelahx naskigxis Eber.

25 Kaj al Eber naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.

26 Kaj al Joktan naskigxis Almodad kaj SXelef kaj HXacarmavet kaj Jerahx

27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla

28 kaj Obal kaj Abimael kaj SXeba

29 kaj Ofir kaj HXavila kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis filoj de Joktan.

30 Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis Sefar, la orienta monto.

31 Tio estas la filoj de SXem laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laux siaj nacioj.

32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laux siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disigxis la popoloj sur la tero post la diluvo.