Bible

 

Nombroj 29

Studie

   

1 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.

2 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

3 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo;

4 kaj po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

5 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;

6 krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.

7 Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;

8 kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

9 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;

10 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

11 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;

13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu;

14 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj;

15 kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj;

16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

17 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

20 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

23 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

24 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

26 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

32 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

37 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj.

40 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

   

Komentář

 

Explanation of Numbers 29

Napsal(a) Henry MacLagan

Verses 1-6. There is revelation from the Lord by Divine Truth, following the implantation of truth in good, and worship thence, which is described.

Verses 7-11. Also there is complete purification from evil accompanied by a similar state of worship.

Verses 12-40. And this is succeeded by the third general stale of the regeneration of man, which is the implantation of good, the appropriate worship in which state is described.

Verses 12-16. But this involves a description of the successive states of regeneration, showing first the opposition of the natural man to the spiritual, and worship in that state.

Verses 17-19. Secondly, the decrease of this opposition, when truths are full and efficient.

Verses 20-22. Thirdly, its greater decrease when this fullness and efficiency affect the external as well as the internal man.

Verses 23-25. Fourthly, its continued decrease when truths are implanted in good.

Verses 26-28. Fifthly, that the decrease is greater still when the external as well as the internal man is thus affected.

Verses 29—31. Sixthly, a further decrease of the opposition of the natural man takes place when good is implanted there.

Verses 32-34. Seventhly, that it ceases altogether when good is implanted in the external as well as the internal man there,

Verses 35-40. And eighthly, that a new and perfect state succeeds in which there is a complete arrangement of truths and a full appropriation of good to eternity.

Bible

 

Isaiah 56:11-12

Studie

      

11 Yes, the dogs are greedy, they can never have enough; and these are shepherds who can't understand: they have all turned to their own way, each one to his gain, from every quarter.

12 "Come," [say they], "I will get wine, and we will fill ourselves with strong drink; and tomorrow shall be as this day, [a day] great beyond measure."