Bible

 

Nombroj 23

Studie

   

1 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

3 Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon.

4 Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la busxon de Bileam, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras cxe sia brulofero, li kaj cxiuj cxefoj de Moab.

7 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Regxo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael.

8 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?

9 De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altajxoj mi rigardas lin; Jen la popolo logxas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.

10 Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!

11 Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

12 Kaj li respondis kaj diris:CXu ne tion, kion la Eternulo metas en mian busxon, mi devas precize diri?

13 Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.

14 Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

15 Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.

16 Kaj la Eternulo renkontigxis al Bileam kaj metis vorton en lian busxon, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

17 Kaj li venis al li, kaj jen li staras cxe sia brulofero, kaj kun li la cxefoj de Moab. Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo?

18 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: Levigxu, Balak, kaj auxskultu; Atentu min, filo de Cipor.

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

20 Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion sxangxi.

21 Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li.

22 Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.

23 CXar ne ekzistas sorcxado en Jakob, Nek auxgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.

24 Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono; GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.

25 Kaj Balak diris al Bileam:Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.

26 Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:CXu mi ne diris al vi, ke cxion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?

27 Kaj Balak diris al Bileam:Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble placxos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.

28 Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.

29 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

30 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

   

Bible

 

Nombroj 22

Studie

   

1 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.

2 Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.

3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.

4 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.

5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.

6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.

8 Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.

9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?

10 Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:

11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.

12 Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.

13 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.

14 Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

15 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.

16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;

17 cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.

18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.

19 Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.

20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.

21 Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.

23 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

24 Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.

25 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.

26 Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.

27 Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.

28 Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?

29 Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.

30 Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.

31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.

32 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.

33 La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.

34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

35 Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.

36 Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

37 Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?

38 Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.

39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.

40 Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li.

41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.