Bible

 

Nombroj 21

Studie

   

1 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo, auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.

2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

5 Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.

7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de Ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.

8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva.

9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

10 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en Obot.

11 Kaj ili elmovigxis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraux Moab, en la oriento.

12 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.

13 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.

14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,

15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turnigxas al la kolonio Ar Kaj apogigxas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo:Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton: Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;

18 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana,

19 kaj el Matana al Nahxaliel, kaj el Nahxaliel al Bamot,

20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, cxe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri:

22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn.

23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael.

24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj.

25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.

26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon.

27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon.

28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon.

29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon.

30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj.

32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.

33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 276

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

276. That 'eating bread with sweat on the brow' means strong dislike of what is celestial becomes clear from the meaning of 'bread'. Bread is used to mean everything spiritual and celestial, which is the food of angels, and if they were deprived of it they would cease to live, as a person deprived of bread or food ceases to do. That which is celestial and spiritual in heaven also corresponds to bread on earth, and is also represented by bread, as is clear from many places [in the Word]. That the Lord is Bread, because He is the source of everything celestial and spiritual, He Himself teaches in John,

This is the Bread which came down from heaven; anyone who eats this Bread will live forever John 6:58.

This also is why bread and wine are the symbols used in the Holy Supper. This same celestial [or spiritual) was also represented by the manna. That what is celestial and spiritual is the food of angels is clear also from the Lord's own words,

Man will not live by bread alone, but by every word that proceeds from the mouth of God. Matthew 4:4, that is, from the life of the Lord, who is the source of everything celestial and spiritual.

[2] The final generation of the Most Ancient Church which came immediately before the Flood and which is the subject here was so perverse and immersed in sensory and bodily interests that they did not wish to hear what the truth of faith was, nor what the Lord's coming to save them would be. And if these matters were ever mentioned they did not like it at all. This strong dislike is described as 'eating bread with sweat on the brow'. It was similar with the Jews; being people who did not acknowledge heavenly things, and who wished for a purely earthly Messiah, they inevitably found the manna distasteful, since it was a ration of the Lord; and they called it worthless bread. This was why serpents were sent among them, Numbers 21:5-6. Furthermore the heavenly things, which they obtained in adversity, in affliction, and with tears, were called by them the bread of adversity, the bread of affliction, and the bread of tears. 1 Those things which men obtained but strongly disliked are described in the present verse as 'the bread of the sweat on his brow'.

Poznámky pod čarou:

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.