Bible

 

Nombroj 10

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.

3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.

6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.

9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

10 Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

13 Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

14 Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.

15 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.

16 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.

17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

18 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.

19 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.

20 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

21 Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.

22 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud.

23 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.

24 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

25 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

26 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran.

27 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.

28 Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.

29 Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun Ni, kaj Ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

30 Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.

31 Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.

36 Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Doctrine of Life # 58

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 114  
  

58. In the second tablet, the one for man, we are not told that a person must do this or that good. Instead we are told that he must not do this or that evil. So we are commanded, “You shall not murder, you shall not commit adultery, you shall not steal, you shall not bear false witness, you shall not covet.” That is because no person can do any good of himself. But when he does not do evil, he then does good, not of himself, but from the Lord.

A person can, by the Lord’s power, refrain from evils as though of himself, if he implores that power, as we shall later see.

  
/ 114  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.

Bible

 

Exodus 19:12-13

Studie

      

12 You shall set bounds to the people all around, saying, 'Be careful that you don't go up onto the mountain, or touch its border. Whoever touches the mountain shall be surely put to death.

13 No hand shall touch him, but he shall surely be stoned or shot through; whether it is animal or man, he shall not live.' When the trumpet sounds long, they shall come up to the mountain."