Bible

 

Nahum 1

Studie

1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.

2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.

5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.

9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

10 CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.

11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.

12 Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.

14 Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.

15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

Bible

 

Ijob 38

Studie

   

1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

3 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

5 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

6 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

9 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,

10 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,

11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

13 Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi;

14 Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu;

15 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

16 CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

17 CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?

18 CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

19 Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,

20 Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

21 CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

22 CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

23 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?

24 Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

25 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

28 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?

29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo?

30 Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas.

31 CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?

32 CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?

33 CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

34 CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?

35 CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

36 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

37 Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo,

38 Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas?

39 CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

40 Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo?

41 Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?