Bible

 

Miicaah 7

Studie

   

1 Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.

2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.

3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.

4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;

6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.

9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.

10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

11 En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime.

12 En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

13 La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.

14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

15 Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.

16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.

17 Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

   

Bible

 

Psalmoj 37

Studie

   

1 De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2 CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon.

4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.

6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

7 Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

9 CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

10 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

12 Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.

16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17 CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20 CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.

22 CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.

23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

24 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

25 Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

26 CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

27 Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

28 CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29 La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.

30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.

31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata.

34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema;

38 Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.