Bible

 

Miicaah 5

Studie

   

1 Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

3 Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

4 Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

5 Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn.

6 Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn.

7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.

8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

9 Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos.

10 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn;

11 Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn;

12 Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn;

13 Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

14 Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.

15 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj, kiuj ne volos obei.

   

Bible

 

Jesaja 14

Studie

   

1 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.

2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

4 vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!

5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

6 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.

7 Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.

8 Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

9 SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.

10 Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

11 en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

12 Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

13 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

14 mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.

15 Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!

16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

17 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?

18 CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;

19 sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

20 Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

21 Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

22 Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

23 Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.

24 JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;

25 frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.

26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn.

27 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?

28 En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la sekvanta profetajxo:

29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.

30 Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.

31 GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj.

32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.