Bible

 

Mateo 9

Studie

   

1 Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas.

4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

5 CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?

6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

7 Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo.

8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.

9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

10 Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.

11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?

12 Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

14 Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?

15 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

16 Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.

19 Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;

21 cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

24 diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.

25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.

26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.

28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.

29 Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.

30 Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.

31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

34 Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

35 Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

36 Kaj vidante la homamasojn, li estis kortusxita pri ili, cxar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston.

37 Tiam li diris al siaj discxiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.

38 Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Apocalypse Revealed # 458

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 962  
  

458. So as not to worship demons. This symbolically means that thus they were caught up in the evils of their lusts, and acted in concert with their like in hell.

Demons symbolize lusts for evil arising from a love of the world. That is because people in hell who are caught up in those lusts are called demons, and people on earth who are caught up in them too, become demons after death. They also have an affiliation with those in hell. For everyone is affiliated with spirits in respect to his affections, so closely that the two are inseparable. It is apparent from this that to worship demons is to yield to those lusts from a love of them.

Someone, then, who invokes faith alone as the chief tenet of his religion or as his idol - he, because he does not search out any evil in himself that he calls a sin, and therefore does not determine to remove it by repentance, remains caught up in it. And because every evil is composed of lusts, and is nothing but a bundle of lusts, it follows that a person who does not search out any evil in himself and refrain from it as a sin against God, which is possible solely through repentance, after death becomes a demon.

[2] Demons symbolize just such lusts in the following passages:

They sacrifice to demons, not to God. (Deuteronomy 32:17)

(The children of Israel) no longer offered their sacrifices to demons, after whom they had played the harlot. (Leviticus 17:7, cf. Psalms 106:37)

Ziyyim will meet with 'iyyim, and the forest demon will encounter its companion. (Isaiah 34:14)

Ziyyim will sing there, and their houses will be full of 'ochim; the offspring of owls will dwell there, and forest demons will caper there. (Isaiah 13:21).

Ziyyim, 'iyyim, 'ochim, and the offspring of owls symbolize various lusts. Forest demons are the kinds of lusts exhibited by priapi and satyrs.

Babylon... has become a dwelling place of demons, and a prison for every foul spirit... (Revelation 18:2)

The demons that the Lord cast out embodied such lusts when they lived in the world - regarding which see Matthew 8:16, 28; 9:32-33; 10:8; 12:22; 15:22; Luke 4:33-37, 41; 8:2, 8:26-40; 9:1, 9:37-42, 9:49; 13:32.

  
/ 962  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.