Bible

 

Mateo 4

Studie

   

1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.

4 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.

5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

7 Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

9 kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.

12 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

14 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.

19 Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

21 Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

22 Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

24 Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

   

Bible

 

1 Samuelo 7

Studie

   

1 Kaj venis la logxantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis gxin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

2 De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo.

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

4 Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Asxtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.

5 Kaj Samuel diris:Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi pregxos por vi al la Eternulo.

6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj cxerpis akvon kaj versxis antaux la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie:Ni pekis antaux la Eternulo. Kaj Samuel jugxis la Izraelidojn en Micpa.

7 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke la Izraelidoj kolektigxis en Micpa, la estroj de la Filisxtoj elmovigxis kontraux Izraelon. Auxdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaux la Filisxtoj.

8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel:Ne cxesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraux la manoj de la Filisxtoj.

9 Tiam Samuel prenis unu sucxantan sxafidon kaj oferis gxin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo auxskultis lin.

10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filisxtoj venis, por batali kontraux la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filisxtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaux Izrael.

11 Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filisxtojn, kaj batis ilin gxis sub Bet-Kar.

12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.

13 Tiamaniere la Filisxtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filisxtoj dum la tuta vivo de Samuel.

14 Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filisxtoj prenis de Izrael, de Ekron gxis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filisxtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.

15 Kaj Samuel estis jugxisto de Izrael dum sia tuta vivo.

16 Kaj li iradis cxiujare cxirkauxe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj jugxadis Izraelon en cxiuj tiuj lokoj.

17 Kaj li revenadis en Raman, cxar tie estis lia domo; kaj tie ankaux li jugxadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.