Bible

 

Malachi 3

Studie

   

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

2 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? CXar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.

3 Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.

4 Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antauxaj.

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

6 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

7 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?

8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.

9 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.

10 Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.

11 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.

12 Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.

13 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?

14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.

16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.

17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.

18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

   

Bible

 

Ezekiel 44

Studie

   

1 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed gxi estis sxlosita.

2 Kaj la Eternulo diris al mi:CXi tiu pordego estos sxlosita, kaj oni gxin ne malfermu, kaj neniu iru tra gxi; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra gxi, tial gxi restu sxlosita.

3 Nur la princo, la princo povas sidi en gxi, por mangxi panon antaux la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laux la sama vojo li eliru.

4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

5 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj auxskultu per viaj oreloj cxion, kion Mi diras al vi pri cxiuj legxoj de la domo de la Eternulo kaj pri cxiuj gxiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj cxiujn elirojn el la sanktejo.

6 Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxaj estu por vi cxiuj viaj abomenindajxoj, ho domo de Izrael.

7 Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasajxon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per cxiuj viaj abomenindajxoj.

8 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.

9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, ecx el tiuj aligentuloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj.

10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.

12 Pro tio, ke ili servis ilin antaux iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

13 Ili ne alproksimigxu al Mi, por fari pastran servadon antaux Mi kaj por aliri al cxiuj Miaj sanktajxoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindajxojn, kiujn ili faris.

14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.

17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanajxo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.

18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en sxvito.

19 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj cxambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.

20 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaux ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.

21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

22 Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.

23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktajxo kaj nesanktajxo, inter malpurajxo kaj purajxo.

24 En disputa afero ili starigxu por jugxi, kaj ili jugxu laux Mia juro; Mian instruon kaj Miajn legxojn pri cxiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.

25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.

26 Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn.

27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

28 Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.

29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili mangxu; kaj cxio anatemita en Izrael apartenu al ili.

30 Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.

31 CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.