Bible

 

Levitiko 26

Studie

   

1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.

3 Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.

8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.

9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;

15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:

16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.

20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.

23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:

24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:

28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.

30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.

32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.

35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.

36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.

39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.

40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.

41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.

44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.

45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

   

Bible

 

Psalmoj 106

Studie

   

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa maro.

8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis.

12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.

18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.

21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.

23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,

27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.

28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.

29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio.

30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis.

31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne.

32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo;

33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.

43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon;

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!