Bible

 

Levitiko 26

Studie

   

1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.

3 Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.

8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.

9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;

15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:

16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.

20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.

23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:

24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:

28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.

30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.

32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.

35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.

36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.

39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.

40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.

41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.

44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.

45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

   

Bible

 

Ezekiel 4

Studie

   

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kusxigu gxin antaux vi, kaj desegnu sur gxi urbon, nome Jerusalemon.

2 Kaj faru cxirkaux gxi siegxon, arangxu kontraux gxi bastionon, sursxutu kontraux gxi remparon, faru kontraux gxi tendaron, kaj starigu cxirkaux gxi muregrompilojn.

3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu gxin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizagxon kontraux gxin; gxi estu sub siegxo, kaj vi siegxu gxin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

4 Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.

5 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn:dum tricent nauxdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.

6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.

7 Kaj kontraux la siegxatan Jerusalemon direktu vian vizagxon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraux gxi.

8 Kaj jen Mi metos sur vin sxnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, gxis vi finos la tagojn de via siegxado.

9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko:dum tricent nauxdek tagoj mangxu gxin.

10 Kaj vian mangxajxon, kiun vi mangxos, uzu lauxpeze, po dudek sikloj cxiutage; de tempo al tempo mangxu gxin.

11 Kaj akvon trinku lauxmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo.

12 En formo de hordeaj platkukoj mangxu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaux iliaj okuloj.

13 Kaj la Eternulo diris:Tiele la Izraelidoj mangxados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.

14 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

15 Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.

16 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni mangxos panon lauxpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos lauxmezure kaj kun afliktoj;

17 cxar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumigxos pro sia malpieco.