Bible

 

Levitiko 19

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

5 Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.

6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.

19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

20 Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.

22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.

24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.

27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

   

Bible

 

Luko 10

Studie

   

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.

2 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

3 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.

4 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.

5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.

6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.

7 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.

8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;

9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.

10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:

11 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

12 Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

13 Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.

14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.

15 Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.

16 Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.

17 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.

18 Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.

19 Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

20 Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.

21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.

22 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

23 Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;

24 cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.

25 Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

26 Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,

34 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

35 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

36 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

38 Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.

39 Kaj sxi havis fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.

40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.

41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;

42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.