Bible

 

Levitiko 1

Studie

1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.

5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.

7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.

8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan.

11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

12 Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.

15 Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.

16 Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.

17 Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Bible

 

Levitiko 5

Studie

   

1 Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;

2 aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;

3 aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;

4 aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:

5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;

6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.

7 Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.

8 Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;

9 kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.

10 Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

11 Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas propeka ofero.

12 Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

13 Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.

16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:

18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

19 GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.