Bible

 

Lamentadoj 5

Studie

   

1 Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

2 Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.

3 Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

4 Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

5 Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al Ni ripozi.

6 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.

7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

8 Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

9 Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

11 La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.

12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.

13 La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj.

14 La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.

15 Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

17 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

18 Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi.

19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

20 Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

22 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

   

Bible

 

2 Reĝoj 25

Studie

   

1 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.

2 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.

3 En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

5 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.

6 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.

7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.

9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

10 Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.

11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.

12 Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.

14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.

15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.

19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.

21 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.

23 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.

24 Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.

25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.

26 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.

27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;

28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;

29 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;

30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.