Bible

 

Lamentadoj 1

Studie

1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

2 Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas sur sxiaj vangoj; SXi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj, CXiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj malamikoj.

3 Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li eklogxis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; CXiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.

4 La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.

5 GXiaj kontrauxuloj farigxis cxefoj, gxiaj malamikoj gxuas bonstaton; CXar la Eternulo jxetis sur gxin mizeron pro la multo de gxiaj malbonagoj; GXiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.

6 Forigxis de la filino de Cion sxia tuta beleco; SXiaj princoj farigxis kiel cervoj, kiuj ne trovas pasxtejon, Kaj ili iras senforte antaux la pelanto.

7 En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.

8 Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.

9 SXia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi ne pensis pri sia estonteco; Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, cxar la malamiko forte fieras.

10 La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

11 SXia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon, Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi farigxis!

12 Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero.

13 De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

14 Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.

15 La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

16 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.

17 Cion etendas siajn manojn, sed gxi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraux Jakobon liajn malamikojn de cxiuj flankoj; Jerusalem farigxis inter ili kiel hontindulino.

18 Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

19 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo, Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.

20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

21 Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

22 Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.

Bible

 

Jeremia 14

Studie

   

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.

2 Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem.

3 GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon.

4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

5 Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo.

6 Sovagxaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj, cxar ne ekzistas herbo.

7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.

8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?

9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.

11 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne pregxu por cxi tiu popolo, por gxia bono.

12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.

13 Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko.

14 Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.

15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj:CXar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en cxi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;

16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disjxetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elversxos sur ilin ilian malbonecon.

17 Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

19 CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; Ni esperis tempon de resanigxo, sed Ni havas nur teruron.

20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi.

21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

22 CXu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.