Bible

 

Josuo 17

Studie

   

1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan.

2 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.

3 Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.

4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.

5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;

6 cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.

7 Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx.

8 Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.

9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.

10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.

11 CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.

12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.

13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?

15 Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.

16 Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.

17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,

18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

   

Komentář

 

Jordan (the river)

  
Joshua passing the River Jordan with the Ark of the Covenant, by Benjamin West

The river Jordan separates the land of Canaan from the lands to the east. This separation represents the division of the human mind into an internal part and an external part, and it is the internal mind where the church is formed in a person. The river is also limited by two lakes in the north, Merom and Galilee, and the Dead Sea in the south. Inside these limits are the interior things of the mind, and outside are the exterior things. The countries outside, as they are mentioned in the Bible, can be helpful. They represent basic knowledge, reasoning ability, rationality, curiosity, and other qualities that, as friends, can support our religious beliefs, or as enemies can argue against them or conjure up false gods for us to worship. The land inside represents a regenerating state, or it can represent the ultimate end of that state, which is heaven. From outside, then, the Jordan is the entrance to something better, the goal of the journey, and its waters represent the mental washing of repentance, which is the first thing of the church, which is why John baptized there, and Naaman washed there. From the inside the Jordan is the edge of what is outside the church, and for this reason the Children of Israel were so often troubled by those nations outside: the Midianites, the Ammonites, the Syrians, Egypt, and Babylon, and the other nations we read about in the Books of Judges and Kings, and in the Prophets. The mental abilities of our external minds can work for what is good, but they can also work for what is bad.