Bible

 

Josuo 13

Studie

   

1 Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.

2 Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj;

3 komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;

4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;

5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;

6 cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.

7 Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;

9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon;

10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj;

11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa;

12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.

13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun.

14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj.

16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba,

17 HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon

18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat

19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek

20 kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot,

21 kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.

22 Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorcxiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.

23 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj.

25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba;

26 kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir;

27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.

28 Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj.

30 Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;

31 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.

32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.

33 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

   

Bible

 

Josuo 12

Studie

   

1 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon gxis la monto HXermon, kaj la tutan stepon en la oriento:

2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;

4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,

5 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon.

6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

7 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;

8 sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:

9 la regxo de Jerihxo, unu; la regxo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;

10 la regxo de Jerusalem, unu; la regxo de HXebron, unu;

11 la regxo de Jarmut, unu; la regxo de Lahxisx, unu;

12 la regxo de Eglon, unu; la regxo de Gezer, unu;

13 la regxo de Debir, unu; la regxo de Geder, unu;

14 la regxo de HXorma, unu; la regxo de Arad, unu;

15 la regxo de Libna, unu; la regxo de Adulam, unu;

16 la regxo de Makeda, unu; la regxo de Bet-El, unu;

17 la regxo de Tapuahx, unu; la regxo de HXefer, unu;

18 la regxo de Afek, unu; la regxo de Lasxaron, unu;

19 la regxo de Madon, unu; la regxo de HXacor, unu;

20 la regxo de SXimron-Meron, unu; la regxo de Ahxsxaf, unu;

21 la regxo de Taanahx, unu; la regxo de Megido, unu;

22 la regxo de Kedesx, unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu;

23 la regxo de Dor en Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu;

24 la regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.