Bible

 

Josuo 10

Studie

   

1 Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:

2 tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.

3 Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri:

4 Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.

5 Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.

6 Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.

7 Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj cxiuj militotauxguloj.

8 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.

9 Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.

10 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-HXoron, kaj batis ilin gxis Azeka kaj gxis Makeda.

11 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.

12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

13 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.

14 Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis por Izrael.

15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal.

16 Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.

17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.

18 Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin;

19 sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.

20 Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,

21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,

22 tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.

23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.

24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.

25 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.

26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.

27 Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.

28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna.

30 Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.

32 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.

33 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.

34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.

35 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.

36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi.

37 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.

38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi.

39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.

41 Kaj Josuo batis ilin de Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon.

42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.

43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

   

Bible

 

Josuo 21

Studie

   

1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,

2 kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.

3 Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

4 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

5 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.

6 Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek tri urboj.

7 Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.

8 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.

9 Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.

10 Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- cxar ilia estis la loto unua-

11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon HXebron), sur la monto de Jehuda, kaj gxiajn suburbajxojn cxirkaux gxi.

12 Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.

13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifugxo por mortiginto HXebron kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Libna kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

14 kaj Jatir kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Esxtemoa kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

15 kaj HXolon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Debir kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

16 kaj Ain kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Juta kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Bet-SXemesx kaj gxiajn cxirkauxajxojn:naux urbojn de tiuj du triboj.

17 Kaj de la tribo de Benjamen:Gibeon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Geba kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

18 Anatot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Almon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

19 La nombro de cxiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.

21 Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto SXehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

22 kaj Kibcaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Bet-HXoron kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

23 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

24 Ajalon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

26 La nombro de cxiuj urboj kun iliaj cxirkauxajxoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.

27 Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

28 Kaj de la tribo de Isahxar:Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

29 Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

30 Kaj de la tribo de Asxer:Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

31 HXelkat kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Rehxob kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn.

33 La nombro de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

35 Dimna kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Nahalal kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

37 Kedemot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

38 Kaj de la tribo de Gad:la rifugxurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

39 HXesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kune kvar urbojn.

40 La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.

41 La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

42 Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis kun cxiuj tiuj urboj.

43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.

44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

45 Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.