Bible

 

Joel 1

Studie

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.

2 Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj?

3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.

4 Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.

5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.

6 CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.

7 GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.

8 GXemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo.

9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.

10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.

11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.

12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.

13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.

14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

15 Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

16 Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo, el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.

17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.

18 Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas.

19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo.

20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Bible

 

Jesaja 24

Studie

   

1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.

2 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.

3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.

4 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.

5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.

6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.

8 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo.

9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.

10 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.

11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.

13 CXar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

14 Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.

15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

16 De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

17 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.

18 Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.

19 Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero.

20 SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.

21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.

22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

23 Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.