Bible

 

Jeremia 48

Studie

   

1 Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo.

2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj Ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

3 Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.

4 Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias.

5 Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudigxinta arbo en la dezerto.

7 CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.

9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.

10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.

12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn.

13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.

14 Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?

15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

16 Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas.

17 Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!

18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

19 Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?

20 Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.

21 Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat,

22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,

23 kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,

24 kontraux Keriot kaj Bocra, kaj kontraux cxiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.

25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.

26 Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado.

27 CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

28 Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.

29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.

31 Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres.

32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.

33 Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

34 Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis.

35 Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj.

36 Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.

37 CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo.

38 Sur cxiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj cxie estas plorado; cxar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.

39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj!

40 CXar tiele diras la Eternulo:Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.

41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo.

43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxanto de Moab, diras la Eternulo.

44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; cxar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.

45 Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.

46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. GXis cxi tie estas la verdikto pri Moab.

   

Komentář

 

Country

  
This World War I poster shows the nations allied against the Axis countries.

Generally in the Bible a "country" means a political subdivision ruled by a king, or sometimes a tribe with a territory ruled by a king or chieftain. Others are what we now call city-states, with surrounding farm areas. In almost all cases these countries were far smaller than our modern idea of countries, though Egypt and Assyria would be exceptions. Sometimes the word is used to refer to countryside, a wide area with no consideration of boundaries as when the twelve Israelites were sent to spy out the country.

(Odkazy: Arcana Coelestia 3816 [3], 6818, 6820, 6821; Charity 83, 85; True Christian Religion 305)

Bible

 

Jeremia 25

Studie

   

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de Babel,

2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem, dirante:

3 De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis.

4 La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.

5 Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;

6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.

7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.

8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne auxskultis Miajn vortojn,

9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.

11 Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.

12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.

13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj.

14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.

15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

16 Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.

17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun;

19 al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;

20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;

21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;

22 kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro;

23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;

24 kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;

25 kaj al cxiuj regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj de Medujo;

26 kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.

27 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.

29 CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

30 Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero.

31 La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.

32 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.

33 Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili farigxos sterko sur la suprajxo de la tero.

34 Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.

35 Kaj ne ekzistos forkuro por la pasxtistoj, nek forsavigxo por la regantoj de la sxafaro.

36 Estos auxdata kriado de la pasxtistoj kaj plorado de la regantoj de la sxafaro, cxar la Eternulo faros ekstermon en ilia sxafaro.

37 Disfalos la pacaj logxejoj antaux la flama kolero de la Eternulo.

38 Li forlasis Sian lauxbon kiel leono; ilia lando farigxis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.