Bible

 

Jeremia 24

Studie

   

1 La Eternulo montris al mi:jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaux la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la cxarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.

2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturigxintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas mangxi.

3 Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.

4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Simile al cxi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de cxi tiu loko en la landon HXaldean;

6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros.

7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro.

8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en la lando Egipta;

9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en cxiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur cxiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;

10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 663

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

663. Verse 18 And I will establish My covenant with you; and you shall enter into the ark, you, and your sons, and your wife, and your sons' wives with you. 'Establishing a covenant' means that he would be regenerated. 'He was to enter into the ark, he and his sons, [and his wife,] and his sons' wives' means that he would be saved, 'sons' being truths and 'wives' goods.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.