Bible

 

Jeremia 21

Studie

   

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la regxo Cidkija sendis al li Pasxhxuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:

2 Volu demandi pri ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.

3 Kaj Jeremia diris al ili:Tiele diru al Cidkija:

4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.

5 Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.

6 Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.

7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.

8 Kaj al cxi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:

9 kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

10 CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

11 Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la vorton de la Eternulo:

12 Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

13 Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn?

14 Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.

   

Bible

 

Jeremia 38

Studie

   

1 SXefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Pasxhxur, Juhxal, filo de SXelemja, kaj Pasxhxur, filo de Malkija, auxdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:

2 Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aux de pesto; sed kiu eliros al la HXaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.

3 Tiele diras la Eternulo:CXi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kaj li venkoprenos gxin.

4 Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.

5 Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.

6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.

7 Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen.

8 Tiam Ebed-Melehx eliris el la domo de la regxo, kaj ekparolis al la regxo, dirante:

9 Mia sinjoro, ho regxo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili jxetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato, cxar jam en ekzistas pano en la urbo.

10 Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos.

11 Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon.

12 Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn; kaj Jeremia tiel faris.

13 Kaj oni ektiris Jeremian per la sxnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

14 Kaj la regxo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la regxo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion, kasxu antaux mi nenion.

15 Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.

16 Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia, dirante:Mi jxuras per la Eternulo, kiu kreis al ni cxi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.

17 Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, via animo restos vivanta, kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;

18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.

19 Kaj la regxo Cidkija diris al Jeremia:Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la HXaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.

20 Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin; auxskultu la vocxon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.

21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:

22 Jen cxiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la regxo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la regxo de Babel, kaj ili diros:Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundigxis en koton, kaj tiuj forigxis de vi.

23 Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel, kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro.

24 Kaj Cidkija diris al Jeremia:Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.

25 Se la eminentuloj auxdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi:Sciigu al ni, kion vi diris al la regxo, ne kasxu antaux ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la regxo diris al vi:

26 tiam respondu al ili:Mi humile petegis la regxon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie.

27 Kaj venis cxiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al cxiuj vortoj, kiujn ordonis la regxo; kaj ili silente foriris de li, cxar ili nenion eksciis.

28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo gxis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.