Bible

 

Hosea 14

Studie

   

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.

2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

5 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

6 Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.

7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

8 Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.

9 Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

   

Komentář

 

Fatherless

  

The fatherless signify people who are in good without truth, and who desire to learn truth so they can be led to good.

(Odkazy: Arcana Coelestia 4844)