Bible

 

Hosea 12

Studie

   

1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

2 Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.

3 Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

4 Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.

5 La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.

6 Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.

7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;

8 kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

9 Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.

10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

11 En Gilead estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo.

12 Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

13 Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.

14 Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindajxoj.

   

Bible

 

Genezo 49

Studie

   

1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.

2 Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.

3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;

4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

5 Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,

6 En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

7 Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.

9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

12 Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.

13 Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.

14 Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.

15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.

16 Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.

17 Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen.

18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

19 Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano.

20 CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj.

21 Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.

22 Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron.

23 CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;

24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.

25 La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

26 La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

27 Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon.

28 Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.

29 Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido,

30 en la duobla kampa kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham acxetis kune kun la kampo de Efron la HXetido kiel tomban posedajxon.

31 Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,

32 sur la kampo kaj en la kaverno sur gxi, kiuj estas acxetitaj de el la filoj de HXet.

33 Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.