Bible

 

Genezo 2

Studie

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 246

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

246. 'Beast' and 'wild animal of the field' mean affections. This becomes clear from what has been stated already in 45, 46, about 'beast' and 'wild animal', to which let the following quotation from David be added,

You shake down a shower of blessings, O God; Your heritage which is labouring, You strengthen; Your wild animals will dwell in it. Psalms 68:9-10.

Here also 'wild animal' stands for the affection for good, since it is going 'to dwell in God's heritage'. The reason 'beast' and 'wild animal of the field' are mentioned here, as also in Genesis 2:19, 20, but 'beast' and 'wild animal of the earth' in Genesis 1:24-25, is that the subject is the Church, that is, man when regenerate, whereas in Chapter 1 the subject is the time when the Church does not exist, that is, when man has yet to be regenerated; for 'field' is a term applying to the Church, that is, to man when regenerate.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Bible

 

Revelacio 2

Studie

   

1 Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:

2 Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;

3 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis.

4 Sed mi havas kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon.

5 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el gxia loko, se vi ne pentos.

6 Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas.

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:

9 Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

11 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.

12 Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutrancxa glavo:

13 Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

14 Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu.

15 Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

16 Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la glavo de mia busxo.

17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

18 Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

19 Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

20 Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.

21 Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco.

22 Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj faroj.

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

24 Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.

25 Tamen tion, kion vi havas, tenu, gxis mi venos.

26 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;

27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;

28 kaj mi donos al li la matenan stelon.

29 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.