Bible

 

Genezo 2

Studie

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 144

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

144. As to 'calling by name' meaning recognizing their nature, it must be realized that the ancients understood nothing else by 'a name than the essential nature of a real thing, and by 'seeing and calling them by name' recognizing the nature of such. This was why they gave their sons and daughters names in keeping with the things that were meant by them; for there was something unique to every name, as a means of knowing the origin and nature of those children, as will also be seen later on where, in the Lord's Divine mercy, the twelve sons of Jacob are dealt with. Since therefore a name embodied a person's origin and nature nothing else was meant by 'calling by name'. This manner of speaking was customary among them; but anyone who does not understand is sure to wonder whether they do have these meanings.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Bible

 

Agoj de la Apostoloj 17

Studie

   

1 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;

2 kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,

3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante:CXi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.

4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortigxis kun Pauxlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la cxefaj virinoj ne malmultaj.

5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.

6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;

7 ilin Jason akceptis; kaj ili cxiuj agas kontraux la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia regxo, Jesuo.

8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion auxdis.

9 Kaj cxi tiuj, ricevinte garantiajxon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.

11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.

12 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.

13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.

14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie.

15 Kaj la gvidantoj de Pauxlo kondukis lin gxis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

16 Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.

17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj.

18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.

19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:CXu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?

20 CXar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.

21 (CXiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi ion plej novan.)

22 Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj.

23 CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.

24 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;

25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;

26 kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;

27 por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;

28 cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris:CXar ni estas ankaux Lia idaro.

29 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado.

30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;

31 tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

32 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.

33 Kaj tiel Pauxlo eliris el inter ili.

34 Sed iuj viroj aligxis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.