Bible

 

Genezo 2

Studie

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 127

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

127. Men's desire to probe into mysteries of faith by means of sensory evidence and factual knowledge was not only the cause of the downfall of the Most Ancient Church, that is to say, of its descendants - to be dealt with in the next chapter; it is also the cause of the downfall of every Church. For that desire leads not only to falsities but also to evils of life.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Bible

 

1 Samuelo 27

Studie

   

1 Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.

2 Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.

3 Kaj David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

4 Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin.

5 Kaj David diris al Ahxisx:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune kun vi?

6 Kaj Ahxisx donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag farigxis apartenajxo de la regxoj de Judujo gxis nun.

7 La nombro de la tagoj, kiujn David tralogxis en la regiono de la Filisxtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.

8 Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, cxar ili logxis en tiu lando de antikva tempo gxis SXur kaj gxis la lando Egipta.

9 Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Ahxisx.

10 Kiam Ahxisx demandis:CXu vi ne faris hodiaux atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.

11 Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraux ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj.

12 Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.