Bible

 

Genezo 2

Studie

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 100

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

100. That 'a garden' means intelligence and 'Eden' love, is also evident in Isaiah,

Jehovah will comfort Zion, He will comfort all her waste places, and will make her wilderness like Eden and her desert like the Garden of Jehovah. Joy and gladness will be found in her, confession and the voice of song. Isaiah 51:3.

Here 'wilderness', 'joy', and 'confession' are terms used by the prophet to express the celestial things of faith, that is, things that belong to love. But 'desert', 'gladness', and 'the voice of song' express the spiritual things of faith, which in turn are matters of the understanding. The former relate to 'Eden', the latter to 'a garden'. For throughout this prophet dual expressions for the same thing are constantly occurring, with one expression meaning celestial things, the other spiritual. For more about what the garden in Eden means, see at verse 10 below.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Bible

 

1 Korintanoj 15

Studie

   

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras,

2 per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

3 CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;

4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;

5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;

6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis;

7 poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj;

8 kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita.

9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

11 CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj?

13 Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis;

14 kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido.

15 Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

16 CXar se la mortintoj ne relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis;

17 kaj se Kristo ne relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj.

18 Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo.

19 Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

20 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj.

21 CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.

22 CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.

23 Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno.

24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon.

25 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn.

26 La lasta neniigota malamiko estas la morto.

27 CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.

28 Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.

29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili?

30 kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?

31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage.

32 Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

34 Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35 Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas?

36 Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne vivigxas, se gxi ne mortos;

37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco;

38 sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon.

39 Ne cxiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj.

40 Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.

41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.

42 Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;

43 gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco;

44 gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.

45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

46 Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita.

47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.

48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.

49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.

51 Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos,

52 en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos.

53 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.

54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo;

57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.