Bible

 

Genezo 15

Studie

   

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?

9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.

10 Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis.

11 Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.

12 CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.

15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn

20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn

21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

   

Bible

 

Genezo 46

Studie

   

1 Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.

2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.

3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.

4 Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

5 Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.

6 Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.

7 Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.

9 Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi.

10 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.

11 Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari.

12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.

13 Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron.

14 Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jahxleel.

15 Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.

16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.

17 Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel.

18 Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.

19 La filoj de Rahxel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.

20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.

21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Behxer kaj Asxbel, Gera kaj Naaman, Ehxi kaj Rosx, Mupim kaj HXupim kaj Ard.

22 Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj.

23 Kaj la filoj de Dan: HXusxim.

24 Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem.

25 Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.

26 La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.

27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

28 Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen.

29 Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.

30 Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux.

31 Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;

32 kaj tiuj homoj estas pasxtistoj, cxar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj cxion, kion ili havas, ili kunportis.

33 Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?

34 tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.