Bible

 

Ezekiel 43

Studie

   

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.

2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.

3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.

5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

6 Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.

7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

9 Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.

10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.

11 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.

12 Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro.

14 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno.

15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.

16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj.

17 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

18 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos gxin, por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango.

19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.

20 Kaj prenu iom el gxia sango, kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe; kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos.

21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.

22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.

23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj;

24 kaj alportu ilin antaux la Eternulon, kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.

25 Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj, sendifektajn.

26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin.

27 Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Bible

 

Jesaja 60

Studie

   

1 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

2 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.

4 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.

5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?

9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

12 CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

13 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.

14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

15 Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj.

16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

17 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

18 Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto.

19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos.

21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

22 El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.