Bible

 

Ezekiel 29

Studie

   

1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.

3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

4 Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro.

5 Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

6 Kaj ekscios cxiuj logxantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:

7 kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompigxis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn.

9 Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi gxin faris.

10 Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.

11 Ne trairos gxin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos gxin, kaj gxi ne estos logxata dum kvardek jaroj.

12 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.

13 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disjxetitaj;

14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.

15 GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.

16 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.

19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar, regxo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu gxiajn ricxajxojn kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.

20 Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 130

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

130. The person who wishes to become wise from the world has for his 'garden' sensory evidence and factual knowledge. His 'Eden' is self-love and love of the world, his 'east' is the west or himself. His 'river Euphrates' is all his factual knowledge, which is condemned; his 'second river', where Asshur is, is his insane reasoning from which come falsities; his 'third river', where Cush is, is the resulting assumptions he makes consisting of evil and falsity, which are his cognitions of faith; his 'fourth' is the wisdom that results, which in the Word is called magic. This is why Egypt, which means knowledge, after it has become magical, means this kind of person, the reason being that he wants to become wise from self, as shown throughout the Word. Such people are described in Ezekiel as follows,

Thus said the Lord Jehovah, Behold, I am against you, Pharaoh king of Egypt, the great monster lying in the midst of his rivers, who said, My river is my own, and I have made myself. And the land of Egypt will be made into a desolation and a waste. And they will know that I am Jehovah. Moreover he has said, The river is mine, and I made it. Ezekiel 29:3, 9.

People like this are also called in the same prophet where again Pharaoh or the Egyptian is the subject 'the trees of Eden in hell' as follows,

I will cause him to go down into hell with those going down into the pit. Whom have you become like in glory and in greatness among the trees of Eden? You will be made to go down with the trees of Eden into the nether world, in the midst of the uncircumcised, with those pierced by the sword. This is Pharaoh and all his horde. Ezekiel 31:16, 18.

Here 'trees of Eden' stands for facts and cognitions drawn from the Word which they profane in this manner by means of reasonings.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.