Bible

 

Ezekiel 21

Studie

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.

3 Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.

4 CXar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.

5 Kaj cxiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el gxia ingo, kaj gxi ne plu revenos tien.

6 Kaj vi, ho filo de homo, gxemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolcxe gxemu antaux iliaj okuloj.

7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

9 Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Proklamu:Glavo, Glavo estas akrigita kaj purigita;

10 gxi estas akrigita, por bucxi; gxi estas purigita, por brili. CXu oni povas gxoji, kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?

11 Li donis gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de mortiganto.

12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.

13 CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.

14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.

15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi estas por la bucxado!

16 Kolektigxu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.

17 Mi plauxdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la cxefa vojo, elektu urbon.

20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

21 CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

23 Sed tio aperas al ili kiel antauxdiro malvera, ili faras jxurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.

25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-

26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.

27 Mi forigos, forigos, forigos gxin; kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj al li Mi gxin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, Glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;

29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

30 Remetu gxin en gxian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi jugxos vin.

31 Kaj Mi elversxos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.

32 Vi farigxos mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Apocalypse Revealed # 924

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 962  
  

924. 21:27 But there shall not enter it anything unclean, or that creates an abomination or a lie. This symbolically means that no one is received into the Lord's New Church, which is the New Jerusalem, who adulterates the goods in the Word and falsifies its truths, and who does evils deliberately and so also devises falsities.

Not to enter in means, symbolically, not to be received, as before. Something unclean symbolizes spiritual licentiousness, which is an adulteration of the Word's goodness and a falsification of its truth (nos. 702, 728). For this is absolutely unclean and impure, inasmuch as the Word is absolutely clean and pure, and it is defiled with evils and falsities when it is corrupted. That adultery and licentiousness correspond to an adulteration of the Word's goodness and a falsification of its truth may be seen in nos. 134, 632. To create an abomination or a lie means, symbolically, to do evils and so also to devise falsities. Abominations symbolize evils of every kind, especially those named in the Ten Commandments (no. 891), and a lie symbolizes falsities of every kind, here the falsities that accompany evil, which in themselves are evils. Thus they are falsities used to justify evil, which are the same as evils affirmed.

A lie symbolizes doctrinal falsity because that is what a spiritual lie is. To create a lie, therefore, symbolically means to live in accordance with doctrinal falsities.

[2] That a lie in the Word symbolizes doctrinal falsity may be seen from the following passages:

We have made a covenant with death, and with hell we have produced a vision... ...we have made a lie our refuge, and in falsehood we have hidden ourselves. (Isaiah 28:15)

Everyone deceives his neighbor, and they do not speak the truth; they have taught their tongue to speak a lie. (Jeremiah 9:5)

...this is a rebellious people, lying children..., who will not hear the law of Jehovah. (Isaiah 30:9)

Behold, I am against those who prophesy lying dreams..., and tell them in order to lead My people astray by their lies... (Jeremiah 23:32)

The diviners see a lie, and speak false dreams. (Zechariah 10:2)

(The diviners) see vanity and a lying divination... Therefore..., because you speak vanity and see a lie, behold, for that reason I am against you..., (so that) My hand is against the prophets who speak... a lie. (Ezekiel 13:6-9, cf. 21:29)

Woe to the bloody city! It is all full of lying and robbery. (Nahum 3:1)

In the prophets of Jerusalem I have seen a shocking obstinacy, committing adultery and walking in lies. (Jeremiah 23:14)

From the prophet even to the priest, everyone devises lies. (Jeremiah 8:10)

(In Israel) they have devised lies. (Hosea 7:1)

You are of your father the devil... He was a murderer from the beginning..., because there is no truth in him. When he speaks a lie, he speaks on his own, for he is the speaker of a lie and the father of it. (John 8:44)

Here, too, a lie means falsity.

  
/ 962  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.