Bible

 

Ezekiel 2

Studie

   

1 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, starigxu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi.

2 Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun, kiu parolis al mi.

3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago.

4 La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo.

5 CXu ili auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar ili estas domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis inter ili.

6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.

7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.

8 Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion, kion Mi donos al vi.

9 Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en gxi estas skribrulajxo.

10 Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj.

   

Komentář

 

Say

  

As with many common verbs, the meaning of “to say” in the Bible is highly dependent on context. Who is speaking? Who is hearing? What is it about? Is it a command, a message, an apology, instruction? All these things enter into the meaning of “say.” In general, though, “saying” has to do with sharing truth at various levels -- from the most exalted power people can have to perceive the Lord's desires directly to the most basic of orders issued to people at their lowest.