Bible

 

Ezekiel 12

Studie

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.

4 Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.

5 Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi.

6 Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.

7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.

8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

9 Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?

10 Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en gxi.

11 Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros.

12 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.

13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

14 Kaj cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.

15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn.

16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj.

19 Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.

20 Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?

23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

24 CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.

25 CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.

28 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Bible

 

Jeremia 8

Studie

   

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la logxantoj de Jerusalem;

2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

3 Kaj preferos la morton ol la vivon cxiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en cxiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.

4 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:CXu se oni falis, oni ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni?

5 Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti.

6 Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.

7 Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.

8 Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj Ni havas antaux Ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.

9 Per honto kovris sin la sagxuloj, konfuzigxis kaj implikigxis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do sagxecon ili havas?

10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.

11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

13 Mi plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.

14 Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed jen estas teruro.

16 El la regiono de Dan oni auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn.

17 CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.

18 Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi doloras.

19 Jen mi auxdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima:CXu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? cxu gxia Regxo ne estas en gxi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantajxoj?

20 Pasis la rikolto, finigxis la somero, sed ni ne ricevis helpon.

21 La malfelicxo de mia popolo min afliktas, mi malgxojas, mi sentas teruron.

22 CXu ne ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?