Bible

 

Eliro 26

Studie

   

1 La tabernaklon faru el dek tapisxoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.

2 La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por cxiuj tapisxoj.

3 Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia.

4 Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

5 Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj Kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

6 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

7 Kaj faru tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn faru.

8 La longo de cxiu tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj.

9 Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.

10 Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

11 Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.

12 Kaj el la superflua pendanta parto de la tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo.

13 Kaj po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin.

14 Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

15 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.

16 Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

17 Du pivotoj estu cxe cxiu tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

18 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo:dudek tabuloj staru sur la flanko suda.

19 Kaj kvardek argxentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj:du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

20 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,

21 kaj kvardek argxentaj bazoj por ili, po du bazoj sub cxiu tabulo.

22 Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.

23 Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

24 Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili ambaux; por ambaux anguloj ili estu.

25 Tiel estu ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

26 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

27 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

28 Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia.

29 Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.

30 Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

31 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi.

32 Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.

33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

34 Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.

35 Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.

36 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

37 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

   

Bible

 

1 Kronikoj 28

Studie

   

1 David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

2 Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

3 Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.

5 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.

6 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

7 Kaj Mi fortikigos lian regnon por cxiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel gxis nun.

8 Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado;

15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro.

16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj;

17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;

18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.