Bible

 

Eliro 24

Studie

   

1 Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.

2 Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.

3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.

6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.

7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.

8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.

10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.

11 Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.

13 Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

14 Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.

16 Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.

17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj.

18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

   

Bible

 

Eliro 28

Studie

   

1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.

2 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

3 Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

5 Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.

6 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.

7 Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj Du finoj, por ke gxi estu ligita.

8 Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

9 Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:

10 ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.

11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro.

12 Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.

13 Kaj faru kadretojn el oro;

14 kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

15 Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.

16 Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo.

17 Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

18 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

19 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

20 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

21 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

22 Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

23 Kaj faru por la surbrustajxo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

24 Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

25 Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur interna gxia rando, direktita al la efodo.

27 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

28 Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.

30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.

32 La aperturo por la kapo estu en gxia mezo; cxirkaux la aperturo estu teksita bordero, kiel cxe aperturo de sxildo, por ke gxi ne dissxirigxu.

33 Sur gxia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, cxirkauxe sur gxia malsupra rando, kaj inter ili cxirkauxe orajn tintilojn.

34 Ora tintilo kaj granato, Ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.

35 GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.

37 Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti.

38 GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

39 Kaj teksu la hxitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.

40 Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

42 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.

43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.