Bible

 

Eliro 2

Studie

   

1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.

2 Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.

3 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

4 Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.

5 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.

6 SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.

7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?

8 Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.

9 Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin.

10 Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.

12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.

13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon?

14 Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

15 Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.

16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

17 Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.

18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?

19 Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.

20 Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.

21 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.

22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

23 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

24 Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.

25 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

   

Komentář

 

Woman clothed with the sun

  

The woman clothed, or encompassed, with the sun, and the moon under her feet (Revelation 12:1), signifies the Lord's new church in the heavens, which is the new heaven, and the Lord's new church about to be upon earth, which is the New Jerusalem.

That the Lord's new church is signified by this woman, appears from all the particulars of this chapter, understood in a spiritual sense. The sun signifies love. The reason why she appeared encompassed with the sun is because the church is principled in love to the Lord, for it acknowledges him, and does his commandments, and this is to love him (John 14:21-24).

The reason why the moon was seen under the woman's feet is because the church on earth is meant, which is not yet conjoined with the church in the heavens. The moon signifies intelligence in the natural man, and faith; and by appearing under the feet is signified that it is about to be upon earth.

(Odkazy: Apocalypse Revealed 533; John 14)