Bible

 

Eliro 19

Studie

   

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:

4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

7 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.

11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

12 Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.

13 Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

15 Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.

17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.

18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

19 Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.

20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.

22 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

23 Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

24 Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

25 Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.

   

Bible

 

Levitiko 11

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:

2 Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:

3 cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.

4 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

5 kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

6 kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.

8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.

9 Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.

10 Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;

11 kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.

12 CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.

13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

14 kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,

15 cxiun korvon kun gxia speco,

16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco

17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison

18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron

19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

20 CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.

21 Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.

22 La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco.

23 Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.

24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;

25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:

26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura.

27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

28 Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.

29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco

30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.

31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.

32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.

33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.

34 CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.

35 Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.

36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.

37 Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.

38 Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.

39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.

41 CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.

42 CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.

43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.

44 CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

45 CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.

46 Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,

47 por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.