Bible

 

Eliro 19

Studie

   

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:

4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

7 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.

11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

12 Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.

13 Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

15 Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.

17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.

18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

19 Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.

20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.

22 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

23 Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

24 Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

25 Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.

   

Bible

 

Eliro 17

Studie

   

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

2 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?

3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.

5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.

6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim.

9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.

11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.

12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno.

13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.

15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

16 CXar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al generacio.