Bible

 

Eliro 1

Studie

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:

2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

3 Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;

4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer.

5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

6 Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.

7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

8 Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.

9 Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;

10 ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.

11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.

13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.

14 Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

15 Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata SXifra kaj la dua estis nomata Pua.

16 Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.

17 Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.

18 Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?

19 Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.

20 Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis.

21 Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.

Bible

 

1 Samuelo 22

Studie

   

1 Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.

2 Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la regxo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio.

4 Kaj li alkondukis ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikajxo.

5 Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

6 Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li.

7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?

8 cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.

9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub.

10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

11 Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo.

12 Kaj Saul diris:Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro.

13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?

14 Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?

15 cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

16 Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro.

17 Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.

18 Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.

20 Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx, filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.

21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.

22 Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.

23 Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.