Bible

 

Deuteronomio 34

Studie

   

1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan,

2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro,

3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar.

4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.

6 Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.

7 Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.

8 Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.

9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

10 Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;

11 koncerne cxiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super cxiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,

12 kaj koncerne la tutan potencon, kaj cxiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaux la okuloj de la tuta Izrael.

   

Komentář

 

City

  
The Siege and Destruction of Jerusalem by the Romans Under the Command of Titus, by David Roberts

In the ancient world cities were nearly nations unto themselves – they existed within walls, with their own laws and customs, generally centered on the common purpose of trade. This is not as much the case in the modern world, but we still tend to divide ourselves city by city in terms of sports teams, accents, music and culture, and still tend to generalize the character of people from other cities. It follows, then, that in the Bible cities represent various doctrines – collections of inter-related ideas about spiritual reality. Such doctrines can be based on anything from the Lord’s true teachings – the New Jerusalem seen by John in Revelation – to the falsity and heresy of Sodom and various cities obliterated by the people of Israel at God’s command. On the most personal level, a city can also represent the natural mind of one person – which makes sense since we each to some extent have our own doctrine and our own set of ideas and beliefs.