Bible

 

Deuteronomio 2

Studie

   

1 Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.

2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:

3 Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;

4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.

5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

6 Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku;

7 cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.

8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

10 (La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.

11 Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.

12 Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)

13 Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.

14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.

15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.

16 Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,

17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:

18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,

19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

20 (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;

21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;

22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.

23 Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur ilia loko.)

24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.

25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:

27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;

28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-

29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.

32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.

33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.

34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.

36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

   

Bible

 

Genezo 19

Studie

   

1 Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.

2 Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.

3 Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis.

4 Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj.

5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.

6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si.

7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone!

8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.

9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.

10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis;

11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon.

12 Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko;

13 cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi.

14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.

15 Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.

16 Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.

17 Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.

18 Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!

19 Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.

20 Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.

21 Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.

22 Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.

23 La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron.

24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo.

25 Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero.

26 Kaj lia edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo.

27 Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo;

28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

30 Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj.

31 Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero;

32 tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

33 Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

34 La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

35 Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

36 Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro.

37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun.

38 Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.