Bible

 

Deuteronomio 16

Studie

   

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.

2 Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon.

3 Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tagoj mangxu kun tio macojn, panon de mizero-cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta.

4 Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.

5 Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi;

6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo.

7 Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.

8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la Sep semajnojn.

10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.

11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu cxi tiujn legxojn.

13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo.

14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.

15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.

16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

20 Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;

22 kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.

   

Bible

 

1 Kronikoj 23

Studie

   

1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

2 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;

5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.

8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.

9 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.

10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.

11 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.

13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.

14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.

16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.

17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

18 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.

19 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.

20 La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.

21 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.

22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

23 La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.

24 Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

25 CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

27 Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;

29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;

30 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;

31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

32 servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.