Bible

 

Deuteronomio 10

Studie

   

1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.

2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.

3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.

4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.

6 (Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar farigxis pastro anstataux li.

7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj.

8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago.

9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)

10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis min ankaux tiun fojon:la Eternulo ne volis pereigi vin.

11 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;

13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.

14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;

15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

19 Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.

21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj.

22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Doctrine of Life # 61

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 114  
  

61. The precepts of that law are called the Ten Commandments (Exodus 34:28, Deuteronomy 4:13, 10:4), and are so called because the number ten symbolizes everything, and commandments symbolize truths. For there were more than ten.

Because the number ten symbolizes everything, therefore the Tabernacle had ten curtains (Exodus 26:1). Therefore the Lord said that a man about to receive a kingdom called his ten servants and gave them ten minas with which to do business (Luke 19:13). Therefore the Lord likened the kingdom of heaven to ten virgins (Matthew 25:1). Therefore the dragon in Revelation 12:3 is described as having ten horns, and upon the horns seven jewels. Likewise the beast coming up out of the sea in Revelation 13:1. So, too, another beast, in Revelation 17:3, 7, and also the beast in Daniel 7:7, 20, 24.

The number ten has the same symbolism in Leviticus 26:26, Zechariah 8:23, and elsewhere.

This is the origin of the “tenths” or tithes, which symbolize something from all.

  
/ 114  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.