Bible

 

Deuteronomio 1

Studie

1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj HXacerot kaj Di-Zahab,

2 dek unu tagojn malproksime de HXoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-Barnea.

3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.

4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei;

5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi cxi tiun instruon, kaj diris:

6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto;

7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato.

8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili.

9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin;

10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo.

11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi!

12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn?

13 Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.

14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.

15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari.

19 Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea.

20 Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;

21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu.

22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux Ni virojn, ke ili esploru por Ni la landon, kaj alportu al Ni sciigon pri la vojo, per kiu Ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj Ni devas veni.

23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;

24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin.

25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio;

27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;

28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.

29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin;

30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj,

31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko.

32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,

33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.

34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj jxuris, dirante:

35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj;

36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis.

37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien;

38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.

39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin.

40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro.

41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; Ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al Ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.

42 Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.

43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.

44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma.

45 Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.

46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.

Bible

 

Nehemja 9

Studie

   

1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj.

2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.

3 Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

8 kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

15 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.